Makrono ( ¯ ) estas diakrita signo por marki la apartan prononcon aŭ akcenton de difinitaj literoj de la latina alfabeto. Temas pri horizontala strekto super la koncerna litero. Ĝi estas uzata interalie en la latva, litova kaj havaja lingvo - aldone en la latinliterigo de la japana, ĉina (Pinyin), araba, persa kaj iuj sudaziaj lingvoj (ekzemple la hindia, sanskrita kaj nepala).
La vorto "makrono" mem devenas de la greka vorto μακρός - makros, kiu signifas "larĝa".
majusklo | minusklo | ||
---|---|---|---|
litero | kodo | litero | kodo |
Ā | Ā | ā | ā |
Ē | Ē | ē | ē |
Ī | Ī | ī | ī |
Ō | Ō | ō | ō |
Ū | Ū | ū | ū |
Ǖ | Ǖ | ǖ | ǖ |
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search